2013-05-17

materialo por esplorado de esperanta-hajko (5)


     Jena leciono klarigas muzikecon de hajko. Fakte pioniroj de esperanta-hajko antaŭe rigardis rimon kiel devigan. Sed eksceso estas kontraŭ-efika. Rimo devas esti nura ilo (retoriko) por hajko. Kaj ĝi ne estas esenco. Mi ne povas konsenti, ke hajkistoj serĉas nur muzikecon. Sed mi plene jesas pentrartecon de hajko. Laŭ mi, ĝi estas rava senco de nuntempa hajko.
     La teksto estas materialo por esplorado de esperanta-hajko. La titolo de la originala teksto, estas "Kiel skribi angla-hajkon". Susumu TAKIGUĈI verkis, Takasi ITO tradukis el la japana en esperanton.

Kiel skribi angla-hajkon

Leciono kvina

Gustumi imagon kaj sonon de hajko

     Lernu muzikecon kaj pentrartecon en hajko, de ĉe la temo de lasta leciono. Nun vi ne povas praktiki tian teknikon pro alta-grado. Sed ĝi estas utila al vi por aprezi aliajn hajkojn, poste vi povos utiligi ĝin por skribi vian hajkon.

Rimo farita de onomatopeo

     Poezio enhavas muzikecon ĉar ĝi originas el muziko en ĉiuj landoj. La angla-hajko tendencas eviti sian muzikecon por distingi hajkon de tradicia poezio (vidu lecionon kvaran). Sed tamen mi rekomendas ke vi aktive utiligu muzikon.
La aserto, reviviĝo de muzikeco, aperas kaj nun multaj kontribuas tiajn hajkojn al World Haiku Club. Ekzemple;

klip klop of flip flops -
loose change jungles
in my pockets
(Kevin Ryan)

(eo)
klak klok el sandaloj
ĝangaloj de loza monero
en miaj poŝoj

     Tiu ĉi estas la plej nova hajko skribita de hajkisto en Britio. Onomatopeo bone uziĝas de la komenca linio. Samkiel sandalo, la "flip flap" estas piedvesto kiun oni surmetas sur plaĝo. Kiam oni piediras en sandaloj, tio sonas "flip flap". La vorto estas substantivo kiu estas farita el du tiaj sonoj. Laŭ Ryan, Li kreis novan vorton, klip klap, por aranĝi pli agrable. La dua linio esprimas tion ke multe da monero sonas "klik klak" en la poŝo. Ankaŭ "pocketo" sone respondas al "klop" kaj "flap".
     Mi provu skribi tian hajkon. Ekzemple, ĉu vi scias vorton, "pit-a-pat", kiu esprimas staton ke iu iras iom post iom kun facilaj paŝoj? Se mi skribas hajkon per temo ke knabinoj rapide kunvenas en glaciaĵejo...

pit-a-pat
girls rush in -
ice cream vender

(eo)
paŝon post paŝo
knabinoj rapidas en -
glaciaĵejon


Plezuro de rimo

     Ni prezentu alian ekzemplon skribitan de Usona hajkistino, el World Haiku Club.

cracked sidewalk
the raindrop's silence
shattered
(Debi Bender)

(eo)
trotuaro kun fendeto
la silento de pluva guto
frakasiĝas

     Aliteracio uziĝas por celi efikon de sono. "sidewalk" signifas trotuaron en la usona tipo de la angla lingvo. Estas diskuteble, ĉu apostrofo "s" en "raindrops" apartenas al aliteracio. Sed certas, ke la sono de "s" troviĝas. Tial tie muzikeco aperas sendube.
     Krome "cracked" kaj "shattered" havas imagojn, ke fendetoj kaj breĉoj aperas sur la trotuaro, kaj ke la silento rompiĝas. La sono enhavas tian imagon. Sekvanta hajko estas donita de Bender por nia lecono de angla-hajko.

chopping block
cook and cod exchange
a long look
(Debi Bender)

(eo)
hak-plato
kuiristo kaj gado
rigardas unu alian

     La vorto komencita per "c" faras aliteracion, krom tio, "cook" kaj "look" faras interna-rimon. Vi povas rimarki multajn o-sonojn. Kaj "block", "cook" kaj "look" finiĝas per "k".
Mi prezentu ankaŭ hajkon skribitan de Paul T. Conneally, en Britio. Tiu ĉi estas aliteracia-riĉa hajko.

Such freshness!
Sycamore seeds spinning
In a puddle
(paul t conneally)

(eo)
kiel freŝe!
semoj de platanacero spiralas
en flako

     Ni iomete lernu aliteracion. Elprenu "f"; flowers, fly, fast and furious. Kiu floro estas trafa objekto? Jes, ŝajakacia ronbinio! Mia hajko; はらはらとにせアアカシアの花吹雪

flowers fly
fast and furious -
false acacia

(eo)
floroj flugas
rapide kaj furioze
ŝajakacia robinio

Versi hajkon kiel pentraton

     Nu ni pensu pri pentrarteco de hajko. Ĝi koncernas imagismon kaj grande influis angla-hajkon. La fama poemo, " en stacidomo de la metro", de Ezra Pound, simbolas la penrartecon.

The apparition of these faces in the crowd;
Petals on a wet, black bough.

(eo)
la apero de tiuj vizaĝoj en la amaso;
petaloj sur malseka, nigra branĉo.

     La diskuto ankaŭ ne elĉerpiĝas, ĉu tiu ĉi poemo de Pound estas hajko. Sed gravas, ke ila pezio enhavas pentrartecon kaj imagon kiuj estas principo de lia poezio.

a crow in the snowy pine...
inching up a branch,
letting the evening sun through
(Nicholas Virgilio)

(eo)
korvo en la neĝa pino...
movas sin supran branĉon iom-post-iome
tio tralasas la vesperan sunon

     Pino kaj korvo en neĝo --- estas kvazaŭ pentrita. La vespera suno subite enlumas, ĉar la korvo movis sin supran branĉon, Ĝis tiu tempo, la suno ne prezentis sin pro barado de la korvo. La hajko priskribas tian scenon. Kiel vi sentas pri tio? Kiel intense! Vi povas imagi ke vi "pentras" hajkon.
     Provu skribi! Mi montras en sekvanta hajko ke temas pri somera arto-fajraĵo kiu kliniĝas pro vento.

wind blows -
making fireworks in the sky
bend over

(eo)
vento blovas -
igas arto-fajraĵon en la ĉielo
kliniĝa

     Verdire, ĉi-hajko estas skribita de Masaoka Ŝiki (japana hajkisito, 1867-1902);
風吹いてかたよる空の花花火かな
Multaj hajkistoj en la mondo scias ke Ŝiki restigis ankaŭ multajn akvarelon, ĉar li asertis hajko-priskribon laŭ naturo.
     Nu mi priskribu tion kvazaŭ pentraĵa ke mi komparas kun fluantaj nuboj belecon ke ĉeriza-florado sur transa riverbordo spegulas sin sur akvo.

a row of cherry trees
across the water -
drifting clouds

(eo)
vico de ĉerizarboj
trans la akvo -
drivantaj nuboj

     Akino estas bela birdo kaj la fluganta figuro aspektas pli bela.
Ni skribu pentrarteco-riĉan hajkon; movado de branĉo al branĉo por serĉi fiŝon, la akvo de rivero, verda koloro k.t.p.

changing branches -
the kingfisher's flight
gets bluer

(eo)
ŝanĝi branĉojn -
la alciona flugo
iĝas pli blua

     Tiel angla-hajko povas esti pentraĵo skribita per vortoj, aŭ povas esti muziko. Eĉ farsento kaj palpsento gustigas la hajkon por iĝi profunde esprimo-riĉa.













1 comment:

  1. Dankon pro via traduka laboro - ankaŭ en mia denaska lingvo oni intertempe verkas hajkojn, tamen mi trovas kaj en mia denaska kaj en Esperanto, ke al multaj hajkoj "mankas io", kio troviĝas tamen en la tradukoj de la japanaj hajkoj. Kaj kiu povus tion klarigi pli bone ol japano? Do dankon, ke vi riĉigas nian internacian mondeton per profundaj spertoj de hajko-verkado!

    ReplyDelete