2013-04-16

materialo por esplorado de esperanta-hajko (2)


Jena teksto estas materialo por esplorado de esperanta-hajko. La titolo de la originala teksto, estas "Kiel skribi angla-hajkon". Susumu TAKIGUĈI verkis, Takasi ITO tradukis el la japana en esperanton.


Kiel skribi angla-hajkon


Leciono dua


     En la Meiji epoko (1868-1912), multaj homoj informis la hajkon al la tuta mondo. Basil Hall Chamberlain (anglo), Paul-Louis Couchoud (franco), Lafcadio Hearn ( greko naturalizita al Japanio, japana nomo estas Koizumi Yagumo). Vere, la hajko disvastiĝis post la dua mondmilito. R. H. Blyth (1898-1964, anglo) estas la plej fama, sekvante Harold G. Henderson (usonano), James W. Hackett (usonano) kaj aliaj. Ili metis la fundamenton de la hajko en Eŭropo kaj Usono. Kaj en la 1950-aj jaroj, aperis beat-generacio kiu estis homa liberiga movado pro ribeli kontraŭ konservativa valoro; Gary Snyder, Allen Ginsberg, Jack Kerouac, Kenneth Yasuda, Alan Watts, William Carlos Williams, Octavio Paz (meksikano) kaj aliaj. Ili rapide disvastigis hajkon.
     Blyth (supre menciita) iĝis disĉiplo de Daisetsu Suzuki, kaj li mem fariĝis zeno-bonzo. De tiam zeno furoris en Usono. Oni povas karakterizi la tiama-hajkon kiel hajkon grande influitan de zeno. Ĝi forte donis influon ankaŭ al formo de angla-hajko.

     "Haiku in English", la ĉefverko de Henerson, simboligis tiama-hajkon. Laŭ lia libro, ili kreis prototipon de angla-hajko en Eŭropo kaj Usono. Ĉar ili siamaniere interpretis japana-hajkon, sezono-vorton kaj aliajn, kaj konigis la originala-formon al sia hajko.  Tiama skolo estis nomita "kvin-sep-kvin-formo", ĉar tia poezia-formo estis simpla kaj rimarkinda.
     Laŭ la sekcio de hajko en Encyclopedia Britannica, " ... Japana poezia-formo de la 17 silaboj aranĝita en tri linioj respektive de 5, 7, kaj 5 silaboj  ... " Tia klarigo estis akceptita de multaj lernolibroj kaj lernejoj. Tial oni simple komprenas, ke hajko estas poemo kiu havas "5-7-5-silaboj"-n, inverse se poemo havas 5-7-5-silabojn, ĝi estas hajko. Sur kia situacio ni staras nuntempe?

     Konklude, 5-7-5-silaboj-formo malkreskis. Hajkistoj kiuj insistadas tian formon ricevis kritikon kiel konservemulon. Bedaŭrinde ili modeste devas paroli pri tia hajko.
     Ĉar nuntempe minimumismo prenas hegemonion kaj arogas al si agi. Ili preferas tre mallongan formon de poemo, fine hajko el unu vorto ja aperis! Ĝi rilatas ne nur al longeco de hajko sed informo-kvanto de hajko, ritmo, karaktero de la angla (gramatiko kaj aliaj), hajka digno, ĉu bona aŭ malbona pri formo, eĉ sento kaj aliaj...

     Se oni analizas fundamenton de hajko, oni rimarkos ke vorto "silabo" estas krimulo. Nome, silabo de la angla kaj sono de japanaj literoj estas simila sed tute alia. Ili tute diferencas. La silabo de la angla rilatas al ritmo sed ne taŭgas por la japana linvo.
     Demandu lingviston pri pliaj detaloj. La angla silabo, kiu rilatas al ritmo, ne aplikiĝas al japana "silabo", kiu estas prononcita kun ĉiuj leteroj detale. Sono de japanaj leteroj estas la plej malgranda unuo de prononco, kiu nomiĝas morao aŭ fonemo.
     Morao kaj silabo diferencas inter si per kiel kalkuli. Esenca eraro estas, ke angla-hajko provis imiti malsaman specon.
     Ekzemple, "English" havas du silabojn, sed parolado per japana stilo havas ses fonemojn. Same "milk" estas unu silabo (3 fonemoj japane), "understand" estas 3 silaboj (8 fonemoj), "baseball" havas 2 silabojn (6 fonemoj).
     Mi provu kalkuli silabojn per la nacia himno de Britio.

God save our gracious (5 angla-silaboj)
Queen/ Long live our noble Queen (7 angla-silaboj)
God save our Queen/ Send...[her victorious] (5 angla-silaboj)

     Sed tamen ni legu saman tekston per japana stilo.

godd sei (5 fonemoj)
vu aŭa gureeŝa (7 fonemoj)
su kuiin (5 fonemoj)

     Alivorte, ni povas paroli nur tion, ke Dio protektu nian gracian Reĝinon".

     Japana-poemo el 5-7silabj tute diferencas de poemo-metron de la angla lingvo, ĉar japana poemo-metro aranĝiĝis tre bone kiel literatura kaj poema ritmo dum unu mil jaroj aŭ pli. Eĉ usona-hajkistoj fine rimarkis la diferencon post 50 jaroj. Nome 5-7-5-angla-silaboj estas tiel tre longa ke mallongeco de japana-hajko ne esprimiĝas. Do la informo estas tro multa.
     Finfine ili komencis redukti sian hajkon. Mi citu kelkaj hajkojn el "The Haiku Anthology", kiu estas la plej fama hajkaro, kompilita de Cor van den Heuvel.

lily: (2 angla-silaboj)
out of the water... (5 angla-silaboj)
out of itself (4 angla-silaboj)
[skribita de Nicholas Virgilio]

(eo)
lilio:
el la akvo
el si mem

summer moon -- (3 angla-silaboj)
the only white (4 angla-silaboj)
in the afternoon sky (6 angla-silaboj)
[skribita de William J. Higginson]

(eo)
somera luno --
la nur blanka
en la posttagmeza ĉielo


i end in shadow (5 angla-silaboj)
[skribita de  Bob Boldman]

(eo)
mi finiĝas en ombro

Lasta unuverso-hajko estas malofta sed iafoje aperas. Duverso-hajko kaj kvarverso-hajko ĝenerale aperas. Kaj eĉ kvinverso-hajko ja montriĝas (tre povas esti, ke oni konfuzas kvinverso-hajkon kun angla-tankao...).
     Kial angla-hajko havas alineon? Ĉar alineo progresis kiel la esenco de poemo; latina vorto "vertere", kiu estas origino de versse(=verso) signifas, ke oni turnas paĝojn aŭ alineas. Vere, verso sen alineo ne devas nomiĝi poemo. La apero de unuverso-hajko estis alportata de la rezulto kiel ribelo por disigi hajkon de tradicia eŭropa poemo.

Ni ja ekvidis la plej mallongan hajkon. Do kompare ni prezentu angla-hajkon de 5-7-5-silabj-formo.

after father's wake
the long walk in the moonlight
to the darkened house
[skribita de Nicholas Virgilio]

(eo)
post patra vekiĝo
la promenado en la lunlumo
al la malluma domo

Between two mountains
the wings of a gliding hawk
balancing sunlight
[skribita de David Elliot]

(eo)
inter du montoj
la flugilo de glitanta falko
ekvilibrigi sunlumon


     Voĉlegu vian hajkon. Se vi sentas tiun hajkon bona kaj konciza, la hajko certe estas sukcesa. Ĉiu hajkisto mem povas decidi longecon kaj ritmon de sia hajko.



No comments:

Post a Comment