2018-01-31

jen blanka spiro ... hajko



lo! sun-diino ...
prilumu kaj purigu
ankaŭ ĉi-jaron

Japanoj ĝenerale komparas la sunon kun diino, kaj diigas ĝin.



vintra ĉielo ...
la kamforarbo staras
kiel impone


via saluto
ankaŭ mia respondo ...
jen blanka spiro







2017-12-31

trista perdaĵo ... hajko



jen super-luno ...
rapidante al hejmon
supre la vojo


mallonga tago ...
eĉ kolombo ŝtoniĝas
ĉe la angulo


trista perdaĵo ...
unu kupra monero
en vintra vento

perdaĵo = perdanta aĵo aŭ perdita aĵo



2017-11-30

aŭskultu sonon ... hajko



aŭtuna fino ...
la spuro de la tago
sur la monteĝo

*la monteĝo=la eĝo de la monto


ĝis kiam resti?
flosanta maten-luno
kiel meduzo


trista pluveto...
nur estingu la lumon
aŭskultu sonon